Domaine de La Ville Heleuc |
La Forge, "la forĝejo", kiun ni nomis pro multaj tie trovitaj hufoferoj, estas la iama ĉevalejo de la biendomo de La Ville Heleuc. Pro la centra lignohejtilo vi ĝuos agrablan hejmecan etoson, eĉ vintre, kiam malseketas ekstere. La saŭno ebligos kompletan malstreĉiĝon, eĉ post longaj promenadoj. La duŝakvon varmigas la suno. Tuj apude, sub la "Préau", troveblas ripozseĝoj, ĝardenmebloj kaj fajrejo por prepari rostaĵojn.
La Forge akceptas niajn gastojn jam de 1986, sed ĝi estis tute renovigita en 2008, kun kiel eble ekologiaj materialoj. Ĝi enhavas ĉion por familioj kun du beboj. Kun sia blu-blanka eno, la dometo reprezentas, kiel Bretonujo, ligon inter la tero kaj la maro. Ĝi estas aranĝita por 4 personoj, sed eblas aldoni futonon por unu aŭ du kromaj personoj. Supre troviĝas kolortelevidilo, radio, tuta serio de ludiloj, puzloj kaj libroj en la franca, germana, angla, bretona kaj Esperanto.
Teretaĝe situas du duŝĉambroj, unu kun masaĝa duŝo kaj lavmaŝino. La manĝejo invitas al agrabla sidado sub malnova ŝiplanterno. La kuirejo estas tute ekipita kun elektra forno, gasplatoj, fridujo kun frostujo, telerlavilo, kafmaŝino kaj mikroondilo, potoj, patoj kaj manĝilaro.
Por
semajnfino, semajno aŭ pli, La Forge
atendas vin por malkovri Bretonujon alimaniere!
Por gvidita vizito de La Forge bonvolu klaki ĉi tien.
Monato | Luprezo 2013 | 2013 | 2 personoj | Kroma persono | |
novembro ĝis aprilo (krom jarfino) |
495 € | 2 noktoj | 175 € | 25 € | |
majo, junio septembro, oktobro |
595 € | kroma nokto. |
80 € | 12 € | |
julio, aŭgusto jarfino |
695 € | ||||
Tiuj
ĉi prezoj estas kompletaj. Ili
inkluzivas energion (verdan elektron, gason, akvon) kaj finan purigadon.
Senpage ni disponigas al vi litotukojn,
bantukojn
(1 grandan, 1 mezan kaj 1 lavganton per persono), spongon, mantukojn,
tablotukon kaj ekologian
telerlavaĵon. Sen kroma kosto vi povos uzi la varmakvujon, la saŭnon, la biciklojn la bebaferojn (lito,
matraco, puŝĉaro, alta seĝo, ...), ktp.
|