Domaine de La Ville Heleuc |
Le Fournil estas la iama bakejo de la biendomo de La Ville Heleuc. En tiu malgranda domo, kiel ni ankorŭ ofte nomas ĝin, ni ekloĝis, kiam ni alvenis antaŭ pli ol 30 jaroj en Bretonujon. En 2010/11 ni pligrandigis tiun dometon, kiu kovris bazan areon de nur ĉirkaŭ 30 m² per ligna konstruaĵo kaj renovigis ĝin defunde. 25 jaroj post La Forge, Le Fournil pretis akcepti niajn gastojn.
Ni uzis ekskluzive ekologiajn materialojn por la renovigo (ligno, kanabo, kalko, tero, granito, ...) por ke oni sentu sin komforte dum la tuta jaro. Mebloj kaj aranĝoj estas modernaj, simplaj kaj kiel eble plej naturaj. Koloraj tuŝoj en tiu natura medio memorigas pri la iama celo de la konstruaĵo: ruĝo kaj oranĝo, sed troveblas ankaŭ la verdo de naturo, espero kaj Esperanto. Sunlumo eniras tra grandaj fenestroj kaj en la teretaĝo kaj en la supra, tiel ke arta lumigo apenaŭ bezonatas. Muroj spiras pro mortero el kalko, kanabo kaj tero. Ĉiuj elektraj kabloj estas protektitaj, lumigoj ekipitaj de ledoj aŭ ekonomiaj ampoloj kaj kranoj aŭtomataj kaj ekipitaj de akvoŝpariloj. Malsupre hejtado venas de nia centra lignopecohejtilo tra la planko kovrita de granitoj platoj de la monteto Isaak, tiel eĉ en malvarma sezono agrablas iri nudpiede.Por unu aŭ pluraj semajoj, por semajnfino aŭ kelkaj tagoj, Le Fournil invitas vin malkovri naturan konstrumanieron en eksterordinara medio - Bretonujo alimaniere!
Por sekvi gvidatan viziton de Le Fournil bonvolu klaki ĉi tien.
Monato | Luprezo 2013 | 2013 | 2 personoj | Kroma persono | |
novembro ĝis aprilo (krom jarfino) |
595 € | 2 noktoj | 195 € | 30 € | |
majo, junio septembro, oktobro |
695 € | kroma nokto |
90 € | 15 € | |
julio, aŭgusto jarfino |
795 € | ||||
Tiuj
ĉi prezoj estas kompletaj. Ili
inkluzivas energion (elektron, gason, akvon) kaj finan purigadon.
Senpage ni disponigas al vi litotukojn,
bantukojn
(1 grandan, 1 mezan kaj 1 lavganton per persono), spongon, mantukojn,
tablotukon kaj ekologian
telerlavaĵon. Sen kroma kosto vi povos uzi la varmakvujon, la saŭnon, la biciklojn la bebaferojn (lito,
matraco, puŝĉaro, alta seĝo, ...), ktp.
|