Logo

Domaine de La Ville Heleuc 

La ForgeLa piscine
Deutsch
Francais
English

La turo de la kasteleto de la Ville Heleuc

Le manoir de la Ville Heleuc La Bieno de La Ville Heleuc estas bela paradizero perdita en la kamparo en Bretonujo, piede de la monteto Isaako en Plélan-le-Petit, inter Dinan, Dinard, Saint-Malo, Saint-Brieuc kaj Rennes.

Malnova kasteleto, eble el la templana epoko, gastigas nian familion kaj ĝiaj dependaĵoj loĝigas amikojn kaj gastojn tutjare.

Bedaŭrinde la malnova ventmuelejo jam delonge ne plu elstaras super la bieno. Ĝi devis cedi la lokon al ŝtonminekspluatistoj, sed ĝi certe frandus sian venĝon vidante la monteton denove verda kaj arbojn plantitajn.

La clef verte 2010 et 2011La 18-hektara bieno, kiu ĉirkaŭas la domaron ebligas multajn diversajn promenadojn, sub la kverkoj laŭ la Beaulieu-lagbordo, en la abiaro protektita de la vento, en la kamparo aŭ sur la monteto Isaak. Tute supre kaŝiĝas nia natura naĝejo, provizita per fonto nevidebla, kuŝita en iama granita minejo. Sed eble vi preferos la varman akvon de nia varmakvujo protektita de kverko...

Bienvenus les bébés !Vi ne zorgos pri viaj gefiloj; la vojo finiĝas ĉi tie, neniu aŭto preterpasas. Etuloj ludos apud la domoj en la granda sabloludejo aŭ akvobasenetoj, balanciĝos, glitos aŭ instaliĝos en la kabaneto. Pli grandaj povos sekvi bestospurojn kaj konstrui propran dometon aŭ kabanon en la arbaro. La naĝejo estas tro malproksima de la domaro kaj ludejo por ke ĝi estu ajna danĝero por la infanoj kaj la varmakvujo surhavas sekurkovrilon. 

Por scii pli pri La Ville Heleuc kaj ĝiaj gastodomoj, bonvolu uzi la superan menuon.Coeur

Alveno en la Ville HeleucLa naĝejo de la Ville HeleucLanternoLudejoLa Forge de la Ville HeleucLe Fournil de la Ville HeleucLa hejtejo de la Ville HeleucLa varmakvujo nokteLa ŝtupareto de la kolombejo