Retour / Rehejmenirocoup de coeur

Espéranto - langue internationale, neutre, pour la communication et la paix dans le monde

Esperanto - lingvo internacia, neutrala, por komunikado kaj paco en la mondo                      
                                                                                            
Je ne vais pas vous raconter, ce que beaucoup ont déjà dit avant moi, et certainement mieux que moi.
Je vais simplement et brièvement vous témoigner de mon vécu et vous indiquer quelques liens - à vous de voir, d'essayer, ...

En juin 2004, j'ai vu "par hazard" un spot publicitaire sur l'Espéranto. Le lendemain j'ai tapé "Espéranto" sur google (qui existe d'ailleur en Espéranto! cliquez sur "préférences", puis choisissez "langue de l'interface" et enregistrez) et je n'ai eu que l'embaras du choix.

J'ai téléchargé ikurso, un cours gratuit d'Espéranto : 12 leçons, à la fin de chaque leçon un exercice qu'on peut envoyer à un correcteur par e-mail. Dès le premier contact, j'ai échangé les messages en Espéranto avec ma correctrice. Au bout de quinze jours j'avais envie de voir autre chose et j'ai fouillé chez lernu! : accessible dans une vingtaine de langues, voici un vrai trésor pour l'Espérantiste à venir. Cours de tous les niveaux, textes, livres, musiques, films, explications, grammaires, exercices, ... et l'accès à la liste de tous les utilisateurs qui ont permis la publication de leur fiche ! Il n'y a qu'à chercher suivant le pays, l'âge, ... et me voilà après un mois seulement d'apprentissage en train d'échanger des e-mails avec des Japonais, des Brézilien, des Africains, des Colombiens, ...

En septembre j'ai ma première conversation avec des Espérantistes : pendant un quart d'heure je discute, je demande, je répond, tout ça en Espéranto !

Voilà, cet été c'est la dernière ligne droite : je vais passer une semaine dans le pays de l'Espéranto, à Plouézec, petit bourg près de Paimpol, où depuis 9 ans maintenant, le monde entier se donne rendez-vous pendant une semaine : Bretons, Français, Bulgares, Anglais, Chinois, Hongrois, Allemands, Japonais, ... Le nom de Plouézec est annoncé régulièrement sur les ondes de Radio Chine Internationale, de Radio Pologne, Panama Raporto, Radio Havane Cuba, ...

En septembre, je proposerai à mes concitoyens de Plélan-le-Petit (Côtes d'Armor) de poursuivre avec moi cette découverte du pays de l'Espéranto.

Mais voici donc quelques liens, pour apprendre des choses étonnantes (j'en ajouterai d'autres au fur et à mesure) :

Plaidoyer pour l'Espéranto à l'école J-M. Leresche
Quelles perspectives un siècle après... C. Piron

Et si vous êtes décidé maintenant de voir, vous aussi, si ça marche, alors téléchargez ikurso, commencez à parler à voix haute (dans la voiture, avec votre chien, votre chat, ...), cherchez des Espérantistes près de chez vous, ... et bientôt vous allez pouvoir comprendre ce qui est écrit à droite (non, pour une fois ce n'est pas la traduction du texte français !).

Bon voyage dans le pays d'Espéranto !


Les photos ci-contre montrent un jeu de scrabble en Espéranto et un dossier comportant des cartes postales que des Espérantistes m'ont envoyés du monde entier suite à une annonce passé sur "Panama Raporto" (station radio internet qui émet en Espéranto),
pour montrer que l'Espéranto est une langue vivante qui permet de trouver des amis dans le monde entier .
Ce dossier, vous pouvez venir le consulter aux forums des associations qui auront lieu à Saint-Brieuc et Plélan-le-Petit début septembre.

Esperanto


Skrablo-ludo
Skrablo



Dosierujo Esperanto-lando

Jen kelkaj paghoj de la dosierujo Esperanto-lando.

Dosierujo 2

Dosierujo 3

Dosierujo 4



  
Asocia forumo
  Asocia forumo

 


www.edukado.net

Chi tie vi trovos
lernilojn, helpilojn, metiejon, mondan mozaikon, korespondservon, forumon, chion por instrui kaj lerni Esperanton!
Do, kion diri al vi, kiu jam konas Esperanton?
Chifoje mi ne metas la tradukon de la franca teksto, sed kelkajn aferojn, kiuj shajnas gravaj por mi.

Komence, jen kiel mi eklernis Esperanton (eble tio povos doni ideojn al vi au al viaj lernantoj):
  1. mi uzis ikurso-n,
  2. mi parolis kun mi mem, chefe en la auto (sed vi ankau povas paroli kun via hundo au kato; geamikoj miaj elprovis tion): mi legis numerojn ie ajn, rakontis pri vetero, arboj, personoj, ktp.,
  3. mi uzis multajn kursojn che lernu!,
  4. mi serchis uzantojn che lernu et petis al ili intershanghi mesaghojn,
  5. mi elshutis chiujn sonmaterialojn che lernu kaj kreis kd-on, kiujn mi auskultis chiutage en la auto (komence mi komprenis nenion!),
  6. mi sekvis "Gerda malaperis"-kurson (samtempe legu la libron "lasu min paroli plu", kaj kiel eble plej ofte legu lautvoche!),
  7. mi elshutis Esperantajn muzikojn kaj kreis kd-on,
  8. mi renkontis Esperantistojn en apudaj urboj kaj provis paroli nur Esperante kun ili - sen iu krokodilado (estis pli facile por mi, char mi estas germanino, ne francino), char kiam unufoje vi krokodilas kun iu persono, ne estas facile poste paroli esperantlingve kun li/shi,
  9. mi achetis PIV-on kaj kiel eble malplej ofte uzis dulingvan vortaron,
  10. mi printis Esperantajn tekstojn, kiujn mi trovis che lernu kaj prunteprenis Esperantajn librojn en la biblioteko,
  11. mi partoprenis lokajn Esperanto-kursojn por uzi la lingvon kaj trejnighi pri gramatikajhoj, ankau telefoni Esperantlingve estas bona ekzerco,
  12. mi faras chiujn ekzercojn en la bonega libro de Boris Kolker "Vojagho en Esperanto-lando",
  13. mi achetis mp3-ludilon kaj elshutas radio-elsendojn che www.radioarkivo.org .

Nun, mi ankorau lernas Esperanton (mi ankorau ne finis "vojaghon en Esperanto-lando", mi ankorau ekzercas per radio-auskulto, ...), sed komencas por mi nova fazo pri Esperanto: mi sentas min sufiche sperta por transdoni la fajreron al aliaj homoj.

En septembro 2005 mi partoprenos - kun helpo de Esperanto-22 - asocia forumo en Plélan-le-Petit. Mi jam aperigis artikolon en urbgazeto kaj disdonis verdajn flugfoliojn chie en la urbo. Mi ankau instalis ikurso-n en malnovan komputilon por tiu okazo. Kaj mi prezentos dosierujon kun poshtkartoj de Esperantistoj el la tuta mondo kun mesaghoj tradukitaj en la franca (se vi deziras, sendu ankau vi poshtkarton, mia poshtadreso trovighas tie chi ). Koran dankon al chiuj kiuj sendis bildkartojn al mi! La dosierujo estis grandega sukceso. Se iun tagon vi decidos fari mem, nur petu, kaj mi tuj sendos bildkarton al vi.
Ekde la 20a de septembro Esperanto-kurso okazas en Plélan-le-Petit marde je la oka vespere kun 11 kursanoj. Ni lernas, babilas, sed chefe amuzighas kaj rigardas la filmon "Mazi en Gondolando". Se vi deziras kuraghigi la kursanojn, viaj kartoj, leteroj, ... estas bonvenaj!


Se vi havas ideojn por transdoni esperantajn fajrerojn, bonvolu sendi retmesaghon al mi - alklaku la kolombon malsupran!
Multan dankon!


Jen ankorau kelkaj ideoj miaj:

Multajn bonegajn lernilojn (kaj nun ankau miajn lecionoplanojn kaj helpilojn) vi trovos che:
www.edukado.net  Katalin Kovats

Chu vi konas skrablo-ludon? Esperantlingve ghi estas multe pli facila ol en naciaj lingvoj. Ghi estas bona trejnigo (vi povas ech ludi sole), kaj simple farebla. La regularon kaj chion necesan vi trovas che skrablo.ikso.net. Serchu shtonetojn (apud rivero au apud maro), pentru literojn kaj skribu poentojn sur ilin, prenu alian skrablo-planon au fari ghin. Mi faris ghin el tuko, kaj ankau kudris saketon por enmeti chion.

Tiu teksto vere estas legenda:
Kiaj perspektivoj post unu jarcento?  Claude Piron

Chu vi konas vikipedion? Ghi estas malfermata multlingva interreta enciklopedio. Chiu el vi povas partopreni, korekti, aldoni artikolojn, ktp.
En la kuirlibro trovighas tri el miaj receptoj, facilaj kaj rekomendindaj:
Terpoma salato de mia patrino
Chokoladkuko
Bretona prunkuko "Far breton"


la.ville.heleuc@wanadoo.frDes questions ? Des précisions ? N'hésitez pas à me contacter par e-mail, cliquez sur le pigeon.

Vi havas demandojn? Bezonas klarigojn? Bonvolu kontakti min per retposhto por iu informo, alklaku la kolombon.
Beatrice