|
Domaine
de La Ville
Heleuc
|
|
|
.
Por infanoj La
Ville Heleuc estas vera paradizo! Ĉi tie ili iĝas indianoj, piratoj, fiŝkaptistoj, biciklistoj,
...
La ludejo por la etuloj situas ĉe la domoj. Ne estas danĝero pro aŭtoj - la ŝoseo finiĝas ĉi tie!
Dometo,
tendumo, trezoĉasado, ...
kaj por la pli grandaj la arbaro apudas, la naĝejo situas sur la
monteto kaj invitas al fiŝkaptado aŭ naĝado, al malkovro de la naturo,
observado de bestoj, ...
Kaj se pluvas? Ĉiuj en la dometon, aŭ sub la
Préau, aŭ kun panjo kaj paĉjo en la varmakvujon!
Niaj feridomoj
estas aparte preparitaj por niaj plej malgrandaj gastoj. Ene de la
domo troviĝas ĉio necesa al agrabla kaj senproblema restado. Estas
ludiloj, infanĉaretoj, bicikloj, ... ne necesas ŝarĝi vian aŭton, vi
povos vojaĝi malpeze!
En la gastejo troviĝas:
- lulilo kaj du vojaĝlitoj kun matraco, ekologiaj litotukoj, dormsaketoj aŭ kovriloj
- bebo-aŭskultilo kaj nokta lumilo
- du lignaj beboseĝoj
- beboŝultrotuko de Didymos, aldonaj ringoj kaj klarigoj
- granda ligna beboparketo
- bebobanujo kaj vindomato
- ŝtofaj vindaĵoj, se vi deziras elprovi ilin dum via restado
- sekurpordo je la supro de la ŝtuparo, sekurkovriloj por kontaktingoj
Por ludi:
- libroj, tabulludoj, kartludoj, puzloj,
...
- malkovrokesto, ...
- kestoj kun Duplo aŭ Lego
- pupoj, pupĉaretoj, ...
Kaj ekstere:
- radirilo, tricikloj, ...
- granda sablejo kun ŝoveliletoj, siteloj, ...
- dometo kun seĝoj, tablo, ...
- glitejo, pendoliloj, ...
- akvujetoj
- naĝiloj kaj naĝtabuloj por la naĝejo
- pilkoj
Por promenadoj:
- du infanĉaretoj
- bicikloremorketo por du infanoj, uzebla ankaŭ kiel puŝĉareto
- 16" kaj 20"-bicikloj kaj kaskoj
- kvar bicikloj por plenkreskuloj (1
porvirina kaj 3
porviraj), 2 el ili kun fiksilo por la remorketo, 1 kun beboseĝo
Aldone eblas:
- telerar- kaj bantukoj
- bebovartado