Logo

Domaine de La Ville Heleuc 

La ForgeLa piscine
Deutsch
Francais
English
.

Medio CoeurArrivée à la Ville HeleucLa lanterneLa piscineLa bobelujoPapiliojLa Forge : la clé
"La tero ne apartenas al la homo, la homo apartenas al la tero."     Ĉefo Seattle, 1854

Unu tagon, ni enamiĝis en tiun lokon, kaj de tiam ni laboras por agrabligi ĝin, lasante ĝin kiel eble plej natura kun nur minimuma ekologia premsigno. Plan de La Ville Heleuc

En 2005 tri malnovaj gashejtiloj estis anstataŭitaj de centra lignopecohejtilo kaj 15 m² da sunkolektoroj. La necesa ligno devenas de niaj abiaroj, kiujn ni devas heligi nun, forhakante unu abion el du. 

Du malnovajn sepsajn tankojn ni anstataŭigis en 2009 per ekologia akvopurigujo. Akvaj plantoj nun purigas ĉion kaj aldone provizos nin per sterkaĵo. Ĉe la naĝejo staras nun senakva necesejo por gardi la lokon pura kaj por malkovrigi al vi tian necesejon.

La naturan naĝejon en la malnova granitminejo plenigas fonto kaj ĝi ricevas nenian kemian purigadon. Ĝi estas ĉirkaŭ 20 metrojn larĝa, 50 metrojn longa kaj inter 5 kaj 6 metrojn profunda. Kiam la akvonivelo estas tro alta, ni fluigas la akvon ĝis nia tegmento, de kie ĝi fluas tra gargojlo en 1000 litrajn tankon antaŭ ol alveni al la lago Beaulieu.

La varmakvujo (spao), kiun ni instalis en 2009, estas tre ekonomia rilate al elektrokonsumo. La akvo estas purigita de medirespektantaj produktoj kaj varmigita de la pumpmotoro; la ujo estas tiom bone izolita, ke ĝi konservas la akvon varma dum pluraj tagoj. Do vere ekzistas nenia kialo ne ripozi kaj malstreĉiĝi vespere en varma bobelanta akvo, aŭskultante birdojn, gvatante kapreolojn.

Palmarès 2010/2011 de la Clef VerteEn 2009 ni decidis formaligi niajn agmanierojn kaj plenumi la postulojn de la kvalitosigelo "La Clef Verte" (la verda ŝlosilo). Tial necesas ekonomiaj ampoloj, akvoŝpariloj, rubaĵdisigado, ekologiaj farboj kaj purigiloj, nutraĵoj ekologiaj aŭ el proksima ĉirkaŭo, ... ni ricevis la Verdan Ŝlosilon por la jaro 2010 kaj ĵus ankaŭ por 2011!La malle "découverte"

Por niaj junaj gastoj ni pretigis "malkovrokeston" en niaj gastejoj. En ĝi troveblas binoklo, lupeo, kompaso, plano de La Ville Heleuc, mapo de la proksima ĉirkaŭo kaj diversaj libroj pri naturo (bestoj, spuroj, ludoj, maro, ...). Por malpli junaj gastoj ekzistas "bonvenon"-dosiero pri nia media politiko, kiu enhavas diversajn dosierojn pri daŭripovo, testo por kalkuli onian ekologian premosignon, ...Panier accueil

Ferioj ripozaj, vizitemaj, naturspertaj, malkovrigaj, ... vivu ilin en La Ville Heleuc laŭ via maniero.

Ni bonvenigas vin kun lokaj aŭ ekologiaj produktoj, aŭ eble kun glaso de hejmfarita sambukvino!




Novaĵo en 2009: La Ville Heleuc iĝas oficiala rifuĝejo por papilioj!

Novaĵo en 2010: La renovigo de  Le Fournil uzante naturajn kaj ekologiajn materialojn.

Novaĵo en 2011: Ni preparas okazaĵojn por vi por eksperimenti medion per viaj sensoj: rigardu, flaru, tuŝu, ... provu! Kun aŭ sen infanoj - provu la eksperimenton! Legu pli pri ĉio ĉi en nia blogo (franclingva).


Forêt de sapins Coeur du sapin  Cônes de sapin Lit de sapin Cîmes de sapins Se balançer ...